Urba Semajnfino: Sirakuso Urba Semajnfino: Sirakuso

Sirakuso - la “Sala Urbo,” la kvina plej granda urbo en Nov-Jorkio, hejmo de la verda supre trafiklampo, kaj nun la gastigo de la tria Urba Semajnfino!

Urba Semajnfino: Sirakuso okazos en Sirakuso, Nov-Jorkio je la 31an de aŭgusto kaj la 1an de septembro, 2013. Venu esplori urbon kiu estas riĉa je historio kaj ĝuu Esperanton kun novaj kaj malnovaj amikoj.

Rim. Se vi restus en Sirakuso dum la semajnfino, ni rekomendas ke vi rezervu hotelĉambron kiel eble plej baldaŭ. La Granda Foiro de Nov-Jorkio okazos samtempe kaj multaj homoj vojaĝos ĉi-tien por partopreni. Trovu hotelon

Por demandoj, bonvolu kontaki Timothy Boronczyk retpoŝte tboronczyk@gmail.com aŭ poŝtelefone 315-560-2874.

Programo

Sabaton, 31an de aŭgusto

Elŝutu: Esperantan PDF | Anglan PDF

Veterpermese, ni renkontiĝos ĉe Clinton Square je 11:30 kaj kune promenos al Empire Brewing Company por tagmanĝo. Se ege pluvas, ni tuj renkontiĝos en la restoracio je 12:00.

  • 12:00: Tagmanĝo ĉe Empire Brewing Company - Empire Brewing Company estas nuntempa drinkejo kaj taverno, kiu servas eklektikajn manĝaĵojn, kuirata per lok-haveblaj ingrediencoj, kaj diversajn elektaĵojn de man-faritaj eloj kaj lager-bieroj. (Vidu menuon kaj kostojn)
  • Posttagmezo: Erie Canal Museum - La kanalo Erie ligis la lagon Erie al la rivero Hudson, kaj tiele la Grandajn Lagojn al la Atlantika Oceano. La kanalo ege malaltigis la koston de transporto per ŝipoj inter la mezokcidenta kaj nordorienta regionoj, pliigis komercon tra Usono, kaj ebligis migradon okcidenten. La muzeo staras en la solekzista pezkluzo-konstruaĵo en la lando. ($5 per persono)
  • Posttagmezo: Everson Museum - La muzeo montras verkojn de usonaj artistoj de la 18a jarcento ĝis la nuntempo, inkluzive skulptaĵojn, desegnojn, kaj filmetojn. La muzeo establis unu el la unuaj video-artaj kolektoj en Usono, kaj ĝia kolekto estas la plej granda en la mondo. La konstruaĵo estis projektita de internacie konata arkitekto IM Pei, kaj oni traktas ĝin mem kiel verkon de arto. ($5 per persono)
  • 17:00: Vespermanĝo ĉe The Mission - The Mission servas meksikan, sudokcidentan, kaj sudamerikanan manĝaĵojn. La restoracio okupas eksan metodistan preĝejon, kaj la konstruaĵo estis grava dum la 19a jarcento kiel stacio de la Subtera Fervojo. Preĝejanoj estis aktivaj je aboliciistaj aktivecoj kaj subteno por virinaj rajtoj; la sekreta tunelo sub la preĝejo estis rifuĝo por fuĝintaj sklavoj. (Vidu menuon kaj kostojn)
  • Vespero: Komunumado - La plej bona parto de Esperanto estas renkonti novajn amikojn, do certe ni dedicos tempon por komunumado. Ĉu ni promenus laŭ la bordo de lago Onondaga, ludus Skrablon, geokaŝumus, dividus trinkojn, spektus filmon... vi decidos!

Dimanĉon, 1an de septembro

Elŝutu: Du-lingvan PDF

Ni renkontiĝos en la parkejo de Rosamond Gifford Zoo je 11:30.

  • 11:30: Rosamond Gifford Zoo - La Rosamond Gifford Zoo estas hejmo de pli ol 700 bestoj en 43 akreoj. Kelkaj el la plej popularaj bestoj estas elefantoj, pingvenoj, tigroj, kaj leonoj. La bestoĝardeno bredas kaj enhejmas aziajn elefantojn kaj kelkaj konsideras ĝin kiel unu el la plej grandaj bredaj programoj de ĝia speco. ($7 per persono)
  • 15:00: Tagmanĝo ĉe Colemans - Colemans estas la plej populara irlanda trinkejo de Sirakuso kaj situas en Tipperary Hill, la sirakusa najbarejo fondita de irlandaj elmigrintoj, kiuj venis el Graflando Tipperary en Irlando por labori je la kanalo Erie. La najbarejo estas ankaŭ la hejmo de la fama verda supre rafiklampo. (Vidu menuon kaj kostojn)